Elysia chlorotica

specio de verdmara limako

Elysia chlorotica estas eta-mezgranda specio de verdmara limako, mara, poste-branka gastropoda molusko. Tiu mara limako similas al nudbrankuloj, sed ĝi ne apartenas al tiu subordo de la gastropodoj. Ĝi estas membro de la parenca subordo Sacoglossa, kiu konata kiel 'suk-suĉaj post-brankuloj'. Multaj membroj de tiu grupo uzas kloroplastojn de la algoj manĝitaj; la fenomeno konata kiel kleptoplastio. Elysia chlorotica estas unu el la "sun-nutritaj marlimakoj", uzanta sunenergion de kloroplatoj el la alga nutraĵo. Ĝi vivas en subĉela endosimbioza kontakto kun kloroplastoj de la mara algo Vaucheria litorea.