Emblemo de Omano
ŝtata blazono
La blazono aŭ pli formale nacia emblemo de Omano - arabe شعار سلطنة عمان - estas uzata ekde la 18-a jarcento. Ĝi bildiĝas ankaŭ en la supra, heraldike dekstra (do fakte maldekstra) parto de la flago de Omano.
Emblemo de Omano | |
---|---|
La emblemo de Omano
| |
Uzata ekde: | la 18-a jarcento |
La emblema bildo konsistas el tradicia omana ponardo ene de ingo kiu supermetiĝas sur du glavoj krucigitaj. Oficialigita en la 18-a jarcento kiel la insigno de la omana reĝa familio, ĝi poste iĝis la nacia emblemo de la sultanlando Omano.