Emblemo de Sauda Arabio

La blazono aŭ pli formale ŝtata emblemo de Sauda Arabio - arabe شعار السعودية - estas uzata ekde 1950. Laŭ la Sauda Baza Leĝo, ĝi konsistas el du glavoj krucigitaj kun palmo en la spaco super kaj inter la klingoj.

Emblemo de Sauda Arabio
La emblemo de Sauda Arabio
La emblemo de Sauda Arabio
Uzata ekde: 1950
vdr

La glavoj reprezentu la du regnojn de Naĝdo kaj Heĝazo, kiuj estis kunigitaj al la nuna reĝlando Sauda Arabio en 1926. La palmo reprezentu la reĝlandajn valoraĵojn kiuj estas difinitaj kiel la popolo, la kultura heredaĵo, historio, kaj la landaj rimedoj naturaj kaj ne-naturaj. Tiel, la palmo montriĝas esti gardata de la du glavoj, kiuj reprezentu la forton uzeblan en defendo de la nacio.