Encina de San Silvestre

Encina de San Silvestre estas municipo de la provinco Salamanko, en la aŭtonoma komunumo Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al la Jurisdikcia teritorio de Salamanko en la nordo-centro de la provinco kaj al la Municiparo Comarca de Ledesma. Encina de San Silvestre estas tradukebla etimologie al Anzino de Sankta Silvestro. Anzino videblas en la maldekstro de la blazono.

Encina de San Silvestre
municipo en Hispanio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 37114
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 111  (2023) [+]
Loĝdenso 5 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 1′ N, 6° 6′ U (mapo)41.013888888889-6.0930555555556Koordinatoj: 41° 1′ N, 6° 6′ U (mapo) [+]
Alto 805 m [+]
Areo 23,76 km² (2 376 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Encina de San Silvestre (Provinco Salamanko)
Encina de San Silvestre (Provinco Salamanko)
DEC
Encina de San Silvestre
Encina de San Silvestre
Situo de Encina de San Silvestre
Encina de San Silvestre (Hispanio)
Encina de San Silvestre (Hispanio)
DEC
Encina de San Silvestre
Encina de San Silvestre
Situo de Encina de San Silvestre

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Encina de San Silvestre [+]
vdr

Ĝia municipa teritorio estas formata de unusola loĝloko, okupas totalan areon de 23,76 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2017, ĝi havis 109 loĝantojn. Ĝi perdis ĉirkaŭ 400 loĝantojn ekde la komenco de la 20-a jarcento pro la migrado el ruraj zonoj al urboj. Ĝi distas 45 km de Salamanko, provinca ĉefurbo.

Ĝi fondiĝis komence de la 13-a jarcento. Oni supozas, ke en Encina de San Silvestre naskiĝis en 1468 la humanisto Juan del Enzina, kaj simbolaj aludoj al tio videblas en la dekstro de la blazono.

En postaj jarcentoj suferis pro militoj kaj ĉefe dum la Hispana Milito de Sendependigo.

La tradiciaj agrikulturo (cerealoj, paŝtaĵoj) kaj brutobredado (bovoj kaj ŝafoj en kverkaroj) lastatempe iom dekadencis, sed pluas. Lastatempe rura turismo ekgravis.

La urbestro estas de dekstra partio PP.

Vidu ankaŭ redakti