Encinas de Arriba estas municipo de la provinco Salamanko, en la aŭtonoma komunumo Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al la Jurisdikcia teritorio de Salamanko en la nordo-centro de la provinco kaj al la Municiparo Pantano de Santa Teresa. Encinas de Arriba estas tradukebla etimologie al Anzinoj de Supro. Tri anzinoj videblas en la supra maldekstra kvarono de la blazono.

Encinas de Arriba
municipo en Hispanio

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo 37892
Demografio
Loĝantaro 235  (2023) [+]
Loĝdenso 27 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 40° 46′ N, 5° 34′ U (mapo)40.771388888889-5.5586111111111Koordinatoj: 40° 46′ N, 5° 34′ U (mapo) [+]
Alto 816 m [+]
Areo 8,78 km² ( 878 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Encinas de Arriba (Provinco Salamanko)
Encinas de Arriba (Provinco Salamanko)
DEC
Encinas de Arriba
Encinas de Arriba
Situo de Encinas de Arriba
Encinas de Arriba (Hispanio)
Encinas de Arriba (Hispanio)
DEC
Encinas de Arriba
Encinas de Arriba
Situo de Encinas de Arriba

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Encinas de Arriba [+]
vdr

Ĝia municipa teritorio estas formata de unusola loĝloko, okupas totalan areon de 8,78 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2017, ĝi havis 241 loĝantojn. Ĝi ne perdis multajn loĝantojn dum la 20-a jarcento pro la migrado el ruraj zonoj al urboj. Ĝi distas 37 km de Salamanko, provinca ĉefurbo.

Ĝi fondiĝis komence de la 13-a jarcento. En postaj jarcentoj suferis pro militoj kaj ĉefe dum la Hispana Milito de Sendependigo.

La tradiciaj agrikulturo (cerealoj, paŝtaĵoj) kaj brutobredado (bovoj kaj ŝafoj en kverkaroj) lastatempe iom dekadencis, sed pluas. Lastatempe rura turismo ekgravis.

La urbestro estas de dekstra partio PP.

Vidu ankaŭ redakti