Endormiĝo de la Virgulino (El Greco)

pentraĵo de El Greco

El Greco pentris sian Endormiĝo de la Virgulino proksime de la fino de sia kreta periodo, verŝajne antaŭ 1567. La signaturo de El Greco sur la fundamento de la centra kandelabro estis malkovrita nur en 1983. La eltrovo de la Endormiĝo kondukis al la atribuo de tri aliaj subskribitaj verkoj de "Doménicos" al El Greco (Modena Triptiko, Sankta Luka Pentraĵo de la Virgulino kaj la Infano, kaj La Adorado de la Saĝuloj) kaj poste al la akcepto kiel aŭtentaj de pli da verkoj, subskribitaj aŭ ne (kiel ekzemple La Pasio de Kristo pentrita en 1566).[1]

Endormiĝo de la Virgulino (antaŭ 1567, tempero kaj oro sur tabulo, 61,4 × 45 cm, Katedralo de la Endormiĝo de la Virgulino, Ermupolis, Siros) estis probable kreita ĉirkaŭ la fino de la Kreta periodo de la artisto. La pentraĵo kombinas postbizancajn kaj italajn manieristajn stilajn kaj ikonografiajn elementojn.

Tiu eltrovaĵo konsistigis signifan antaŭenmarŝon en la kompreno de la formacio kaj frua kariero de El Greco.[2] La pentraĵo kombinas postbizancajn kaj italajn manieristajn stilajn kaj ikonografiajn elementojn. El Greco nun estas vidita kiel artisto kun formado trejniĝinta en Kreto; serioj de verkoj prilumas la stilon de frua El Greco, el kiuj kelkajn li pentris dum li daŭre estis en Kreto, kelkaj estas de lia periodo en Venecio, kaj kelkaj de sia posta restado en Romo.

La ikono, kiu retenas sian funkcion kiel objekto de admiro en la Preĝejo de la Endormiĝo de la Virgulino en Siros, estis verŝajne alportita al la insulo dum la Greka Sendependiĝomilito. La ikono harmonias proksime kun la establita padrono por tiu subjekto, kio estis tre ofta en la Ortodoksismo per kiu El Greco estis edukita kaj el kiu estis influita. Tamen, li perdis kelkajn elementojn de la tradicia bizanca severeco, adoptante trajtojn de la Renesancaj kuprogravuroj.

La kunmetaĵo de la La entombigo de la grafo Orgaz estis proksime rilatita al la bizanca ikonografio de la Endormiĝo. La ekzemploj kiuj estis utiligitaj por apogi tiun starpunkton havis proksiman rilaton kun la ikono de la Endormiĝo de El Greco kiu estis malkovrita en 1983 en la samnoma preĝejo en Siros. Marina Lambraki-Plaka kredas ke tia ligo ekzistas.[3] Robert Byron, laŭ kiu la ikonografia speco de la Endormiĝo estis la kompona modelo por La entombigo de la grafo Orgaz, asertas ke El Greco kiel originala bizanca pentristo laboris ĉie en sia vivo per repertuaro de komponentoj kaj ĉeftemoj, depende de la rakontaj kaj esprimplenaj postuloj de la arto.[4]

La temo de la pentraĵo rilatas al la doktrina ero de kristanismo, ke la dipatrino ne mortiĝis, sed ascendis al la ĉielo... post ia endormiĝo.

Notoj redakti

  1. D. Alberge, Collector Is Vindicated as Icon is Hailed as El Greco
  2. M. Lambraki-Plaka, El Greco-The Greek, 55
  3. R. Byron, Greco: The Epilogue to Byzantine Culture, 160-174

Eksteraj referencoj redakti