Enkonduko (muziko)

sekcio de muzika verko

Enkonduko en muziko estas konciza temrilatigita komencparto de muzikpeco. En populara muziko ĝi estas enkonduka sekcio resp. antaŭludo de muzikaĵo. Ekzemple la kanto Bohemian Rhapsody komencas per nurvoĉa enkonduko 48 sekundojn longa. Ankaŭ sondiskoj foje komencas per enkonduko al la kompilaĵo de pluraj pecoj. Ekzemplo por tio estas la disko Reunión de Paquito d'Rivera: La sep titoloj estas kadrigitaj per enkonduko (Prólogo: Mambo influenciado) kaj elkonduko (Epílogo: Mambo influenciado).