Enlightenment, ankaŭ nomita E, estas fenestro-administrilo kaj grafika uzulinterfaco por la vidigosistemo X Window. Ĝi malsimilas el kutimaj medioj pli uzataj kiel KDE kaj Gnome pro siaj tuta parametra ebleco, komandoj kaj detala parteco. Ĝi estis pensita por uzado en ĉiaj komputilaj sistemoj, de bazaj ĝis potencaj. Enlightenment signifas klereco.

Enlightenment

Programisto Carsten Haitzler kaj aliaj
Lasta stabila versio E17 0.17.4
(2-a de aŭgusto 2013)
Operaciumo Linukso, BSD, Darwin, Unikso
Programlingvo C
Programtipo grafika uzulinterfaco
Permesilo BSD (libera programaro)
Retejo www.enlightenment.org
vdr

La projekto pliboniĝas iomete malrapide. Malstabilaj versioj estas iom oftaj kaj ne donas multajn novajn funkciojn. La ĉefa ideopensanto, Rasterman, volas ŝanĝi je Enlightenment ekde fenestro-administrilo ĝis labortabla ŝelo. La programado estis plurfoje malfruigita de grandnombraj ŝanĝoj en aranĝo de kodoj, kaj Rasterman plurfoje tute ŝanĝis la sistemon.

E17 uzas aron da bibliotekoj nomitaj Enlightenment Foundation Libraries (EFL). Notinde tiu E17-versio uzatas en Yellow Dog Linux 5.0 por la ludkonzolo PlayStation 3 de Sony[1].

Historio redakti

La unuan version de Enlightenment publikigis Raster (Carsten Haitzler) la 30-an de oktobro 1996.

La versio 0.17, ankaŭ nomita E17, estas programata ekde decembro 2000[2] ĝis decembro 2012 kiam oni disponigis ĝin al la publiko. Dum la programado oni nomis ĝin DR17 (Development Release 17, evoluiga eldono 17).

Ĝi estas tute reprogramita ek de DR16 kaj oni celis ke ĝi estu plena labortabla ŝelo, uzante la novajn komponantojn EFL.

Programistoj redakti

La listo de partoprenantoj en tiu projekto estas granda[3].

Ĉefaj programistoj redakti

La ĉefaj programistoj estas:

Eksprogramistoj redakti

  • Geoff "Mandrake" Harrison [2]

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

  1. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2006-11-17. Alirita 2007-01-06.
  2. Martin Geisler Online » Blog Archive » E17 has been committed to CVS
  3. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2006-08-13. Alirita 2007-01-06.
  4. Rasterman.com
  5. Atmos.org
  6. xcomputerman.com
  7. handyande.co.uk. Arkivita el la originalo je 2007-06-11. Alirita 2007-01-06.
  8. http://www.bodhilinŭ.com[rompita ligilo] Bodhi-linukso
  9. http://www.elivecd.org Elive-linukso

Eksteraj ligiloj redakti