Enorme alta tavolpremo

Enorme alta tavolpremo (EAT) estas la tavola fluopremo, kiu superas la kondiĉan hidrostatikan premon (premon de la dolĉakva kolono kies alteco egalas al profundeco de la tavolo en mezurpunkto) je pli ol 5%. En sedimentbasenoj de Rusio koeficiento de enormeco de la geofluaj premoj (rilatumo de tavolpremo al la kondiĉa hidrostatika premo) atingas 1,90-2,10.

Supozeblaj kialoj estas densiĝo de rokaĵoj kaŭzita de premado de la supre kuŝantaj tavolaroj kaj de altiĝo de tavoltemperaturoj. Tio kaŭzas kreskon de fluaĵvolumeno en kolektujaj horizontoj pro alfluo de akvo, estiĝo de gasoj kaj nafto el argiloj kaj karbonoj, kaj dum formiĝo de la organikaj moveblaj kombinaĵoj en la kolektujoj. Samtempe malkreskas la pora spaco kaj penetrebleco en grejsoj kaj aleŭrolitoj, kion kaŭzas epigenetika mineraloformiĝo ĉe altiĝintaj rokaĵpremoj kaj geotemperaturoj. Rokaĵpremo estas la ĉefa kialo je relative malaltaj profundoj (ĝis 3-4 km) kaj temperaturoj ĝis 90 °C. En pli profundaj lokoj kaj ĉe pli altaj temperaturoj la ĉefan rolon ludas geotemperatura faktoro.

EAT daŭras ĉefe pro tio, ke geofluaĵoj ne povas filtriĝi vertikale tra fortaj tavoloj de nesufiĉe densiĝintaj argiloj aŭ saloj ĝis horizontoj kun hidrostatiko-tavola premo kaj neebleco de flankdirekta translokiĝo de la geofluaĵoj je grandaj distancoj laŭ malmulte penetreblaj kolektujoj al malŝarĝaj zonoj.

EAT estas indikilo de kondiĉoj malfavoraj al formiĝo kaj konserviĝo de grandaj hidrokarbonaj amasiĝoj (speciale tiuj de natura gaso), ĉar ili spegulas izolitecon kaj fluodinamikan stagnadon de la naturaj rezervujoj kaj enorman staton de la temperaturaj kaj profundecaj kondiĉoj.

Vidu ankaŭ redakti

Literaturo redakti

  • Скоробогатов, В. А.. [2004] Р. И. Вяхирев: Аномально высокое пластовое давление // Российская газовая энциклопедия (ruse). Москва: Большая Российская энциклопедия, p. 19–20. ISBN 5-85270-327-3.