Enterprise JavaBeans

Enterprise JavaBeans (EJB) estas mastrumata, servil-flanka komponanta arkitekturo por modulema konstruado de entreprenaj aplikaĵoj.

La EJB specifo estas unu de la pluraj Java API-oj en la Java EE specifo. EJB estas servil-flanka modelo, kiu enkapsuligas la komercan logikon de aplikaĵo. La EJB specifo originale evoluiĝis en 1997 fare de IBM kaj poste adoptiĝis de Sun Microsystems (EJB 1.0 kaj 1.1) en 1999 kaj estis plibonigita sub la Java Komunuma Procedo kiel JSR 19 (EJB 2.0), JSR 153 (EJB 2.1), JSR 220 (EJB 3.0), JSR 318 (EJB 3.1) kaj JSR 345 (EJB 3.2).

La EJB specifo intencas provizi normigitan manieron por realigi la dorsoflankan "komercan" kodon kutime trovatan en entreprenaj aplikaĵoj (male de "fasada" kodo). Tia kodo alfrontadas la samajn tipojn de problemoj, kaj solvoj de tiaj problemoj ofte ripetante funkciiginte de programistoj. EJBs celas alfronti tiajn komunajn koncernojn, kiel daŭrigado, transakcia integreco kaj sekureco en normigita maniero, liberigante programistojn por koncentri sin al la specifa solvenda problemo.

Ĝeneralaj respondecoj redakti

La EJB specifo detale priskribas kiel aplikaĵa servilo provizas la jenajn respondecojn:

  • Transakcia traktado
  • Integrigo kun la daŭrigaj servoj ofertataj de la Java Persistence API (JPA)
  • Kunkura mastrumado
  • Eventema programado uzanta Java Message Service kaj Java EE Connector Architecture
  • Nesinkrona alvokado de metodoj
  • Taska planado
  • Nomaj kaj registraj servoj (JDNI)
  • Interproceda komunikado uzanta RMI-IIOP kaj retservoj
  • Sekureco (JCE kaj JAAS)
  • Disponigado de programaraj moduloj en aplikaĵa servilo

Krome, la Enterprise JavaBean specifo difinas la rolojn ludatajn de la EJB-ujo kaj la EJB-oj aldone de kiel disponigi la EJB-ojn en ujo. Rimarku ke la nuna EJB 3.2 specifo ne profunde priskribas kiel aplikaĵa servilo provizanta daŭrigadon (rolon delegitan al la JPA specifo), sed anstataŭe priskribas kiel komerca logiko povas facile integriĝi kun la daŭrigaj servoj ofertataj de la aplikaĵa servilo.