Entombigo (Rafaelo)

pentraĵo de Rafaelo

La Entombigo de Kristo, konata ankaŭ kiel Pala Baglione, aŭ Entombigo Borghese aŭ pli simple La Entombigo, estas ole-pentraĵo fare de la itala renesanca pentristo Rafaelo. Subskribita kaj datita "Raphael Urbinas MDVII (1507)", la pentraĵo estas en la Galleria Borghese en Romo.[1] Ĝi estas la centra ero de pli granda altaro (retablo) komisiita de Atalanta Baglioni de Perugia en honoro de ŝia murdita filo, Grifonetto Baglioni.[2] Kiel ĉe multaj verkoj, ĝi kunhavas elementojn de komunaj temoj de Elkrucigo de Jesuo, la Lamento de Kristo, kaj la Entombigo de Kristo. La pentraĵo estas sur ligno kaj estas 184×176 cm.

Entombigo de Kristo

Notoj redakti

  1. Baldini 106
  2. Pedretti 102

Referencoj redakti

  • Ames-Lewis, Francis. (1986) The Draftsman Raphael. New Haven: Yale UP.
  • Baldini, Nicoletta. (2005) Raphael. Nov-Jorko: Rizzoli.
  • Capellan, Jürg Meyer zur. (2001) Raphael a critical catalogue of his paintings. Landshut: Archos.
  • Capellan, Jürg Meyer zur. (1996) Raphael in Florence. Nov-Jorko: Art Books International.
  • Jones, Roger. (1983) Raphael. New Haven: Yale UP.
  • Pedretti. (1998) Raphael. Florenco: Giunti Gruppo Editoriale.

Bibliografio redakti

  • "Raphael's Altar-Pieces in S. Francesco al Prato, Perugia: Patronage, Setting and Function", Donal Cooper, The Burlington Magazine, Vol. 143, No. 1182 (Sep., 2001), pp. 554–561