Erato (argea reĝo)

Erato, (antikve-greke Ἔρατος — Eratos; latine Eratus) estis en la duono de oka jarceno a.K. argea reĝo (verŝajne mita).

Antikva aŭtoro Paŭzanio registris, ke kiam Sparta regxo Nikandro invadis per sia armeo Argolison, Asinanoj vivantaj en tiu ĉi regiono parpoprenis la invadon kune kun li. Sed post foriro de spartoj argea reĝo Erato decidigxis kontraŭ asinanoj venĝi kaj organizis armean ekspedicion kontraŭ ili. Asinanoj intertempe sufiĉis savi sin per fuĝo. Siajn familiojn enŝipigis kaj sian patrujon forlasis.

Fonto redakti

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Eratos en la ĉeĥa Vikipedio.