Eric Paul Shaffer

usona verkisto

Eric Paul SHAFFER estas usona romanaŭtoro kaj poeto, kiu loĝas kaj laboras en Havajo. Nuntempe asistanta profesoro de la angla ĉe Honolulu Community College, li antaŭe instruis ĉe Maui Community College kaj la Universitato de la Rjukjuoj en Okinavo. Liaj verkoj aperis en pli ol 400 naciaj kaj internaciaj revuoj kaj gazetoj, inkludante Bamboo Ridge, Chaminade Literary Review, Chicago Review, Chiron Review, Slate, The Sun Review kaj North American Review, kune kun la antologioj 100 Poetoj Kontraŭ la Milito, La Ekopoezia Antologio, Jack London Is Dead: Contemporary Euro-Ameican Poetry of Hawai'i (And Some Stories), Crossing Lines, In the Trenches, Weatherings kaj The Soul Unearthed. Li estas la aŭtoro de kvin kolektoj de poezio kaj unu romano.

Eric Paul Shaffer
Persona informo
Ŝtataneco Usono vd
Alma mater Universitato de Kalifornio en Davis vd
Profesio
Okupo romanisto • poeto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Shaffer diplomatiĝis en la Universitato de Kalifornio ĉe Davis, kie li ricevis Ph.D. pri usona literaturo en 1991. Li ricevis la premion Elliot Cades pri Literaturo, nome la plej alta literatura honoro de Havajo, en 2002, kaj la premion James Vaughan pri poezio en 2010. Li estis vizitanta poezia profesoro ĉe la 23a Jackson Hole Writers Conference. Lia poezia kolekto Lahaina Noon ricevis premion por elstareco en la 2006 Ka Palapala Po'okela Book Awards.

Bibliografio redakti

  • Kindling: Poems from Two Poets (1988) (kun James Taylor III)
  • RattleSnake Rider (1990)
  • Portable Planet: Poems (2000)
  • How I Read Gertrude Stein de Lew Welch (redaktoro kaj enkonduko) (2001)
  • Living at the Monastery, Working in the Kitchen (2001)
  • Lahaina Noon: Na Mele O Maui (2005)
  • Burn & Learn: Memoirs of the Cenozoic Era (2009)
  • A Million-Dollar Bill (2016)

En Esperanto aperis redakti

En Beletra Almanako 31 aperis traduko de la poemo "La godzila iluzio" (angla titolo: "The Godzilla Delusion") de Shaffer, tradukita de Catherine B. Krause.

Eksteraj ligiloj redakti