Ernst Knoblauch (naskiĝinta en 1868; mortinta la 12-an de decembro 1955 [1]) estis germana arĥitekto, kiu per multaj oficejaj kaj vendejaj domoj kontribuis al la aperaĵo de la urbo Essen.

Ernst Knoblauch
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 1868 (1868-01-01)
en Essen
Morto 12-an de decembro 1955 (1955-12-12) (87-jaraĝa)
Lingvoj germana
Ŝtataneco Germanio
Okupo
Okupo arkitekto
vdr
Osram-Domo en 2011, planita de E. Knoblauch

Vivo redakti

Knoblauch estis laborinta en la renoma berlina arĥitektura oficejo de Heinrich Kayser kaj Karl von Großheim, antaŭ ol li en 1893 iris al Essen kaj laboris kiel memstara arĥitekto. De la komenco la uzo de modernaj ferbetonaj konstruaĵoj apartenis al liaj specialaĵoj [2]. Knoblauch realigis en la jaroj ĝis la jarcentoŝanĝiĝo „loĝ- kaj komercdomojn, vilaojn, restoraciojn, hotelojn, fabrikojn, glacikelojn ktp.“ [3]. En la 1920-aj jaroj li estis membro en la Ligo de Germanaj Arĥitektoj. Post la Dua Mondmilito li kunlaboris je la rekonstruado en Essen.

Referencoj redakti

  1. menciita kun dato en la jara kroniko 1955/1956 de la adresaro de Essen 1956
  2. Paul Joseph Cremers (Einl.): Ernst Knoblauch. (= Neue Werkkunst.) Friedrich Ernst Hübsch Verlag, Berlino, 1929.
  3. Anonco en la adresaro de Essen el 1898

Eksteraj ligiloj redakti