Erzsébet Krüzselyi
KRÜZSELYI Erzsébet (kruĵeji) estis hungara poetino naskita en Máramarossziget la 21-an de marto 1875 kaj morinta en Viile Satu Mare la 15-an de oktobro 1953.
Erzsébet Krüzselyi | |
---|---|
![]() | |
Persona informo | |
Aliaj nomoj | Viski Böske |
Naskiĝo | 21-an de marto 1875 en Sighetu Marmației |
Morto | 15-an de oktobro 1953 (78-jara) en Viile Satu Mare |
Ŝtataneco | Hungario |
Familio | |
Patro | Bálint Krüzselyi |
Okupo | |
Okupo | poeto • verkisto |
BiografioRedakti
Erzsébet Krüzselyi estis 8-jara, kiam ŝi perdis sian aŭdkapablon kaj poste malboniĝis ankaŭ ŝia vidkapablo. Ŝia patro Bálint Krüzselyi, profesoro de jurakademio, direktis ŝiajn studojn kaj li enkondukis ŝin la literaturon. Ŝiaj unuaj publikaĵoj aperis sub pseŭdnimo Viski Böske. Ŝiaj unuaj poemoj montras la influon de Mihály Tompa.
VerkojRedakti
- Versek (poemoj) (Máramarossziget, 1897);
- Újabb versek (novaj poemoj) (Máramarossziget, 1902);
- Örök csendben (Máramarossziget, 1907);
- Csendország dalai (Bp., 1913);
- Hangtalan lírán (Máramarossziget, 1924);
- Örök csenddel ködön át (Bp., 1928).
FontoRedakti
- Romániai magyar irodalmi lexikon