Esĥilo (filo de Agamestoro)

Esĥilo (helene Αἰσχύλος, latine Aeschylus) estis filo kaj sekvanto de atena arĥonto Agamestoro.

Esĥilo
rolulo de helena mitologio
Informoj
Sekso vira
Patro Agamestor
Infanoj Alkmaiono • Charops
vdr

Esĥilo estis la lasta arĥonto, kiu oficis ĝis sia morto.

Malnovepoka aŭtoro Eŭzebo de Cezareo sciigas, ke dum Esĥila 23-jara regado okazis la unuaj olimpikaj ludoj, en kiuj en kuro je longo de unu stadiono (192 m) venkis Koroibos de Elis.

Ĝis tiu ĉi evento ekde regado de la unua atena reĝo Cekropso pasis 780 jaroj. Dato de la unuaj olimpikaj ludoj (776 a.K.) poste fariĝis komenco de grekia kalendaro.

Sekvanto de Esĥilo fariĝis Alkmaiono, kiu regis nur du jaroj kaj poste atenanoj reduktis longecon de arĥonta regado je dek jaroj.


En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Aischylos (syn Agaméstora) en la ĉeĥa Vikipedio.