Escalona del Prado

Escalona del Prado [eskaLOna delPRAdo] estas municipo en la centro de la provinco Segovio, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al la administracia dividaĵo Partido Judicial de Segovia (jurisdikcia partio de Segovio) en la sudoriento de la provinco kaj ene de la teritorio de la komarko Campiña Segoviana. La loknomo Escalona del Prado estas etimologie komprenebla kiel Terasaro de la Herbejo.

Escalona del Prado
municipo en Hispanio

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo 40350
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 475  (2023) [+]
Geografio
Geografia situo 41° 10′ N, 4° 7′ U (mapo)41.1667-4.122802Koordinatoj: 41° 10′ N, 4° 7′ U (mapo) [+]
Alto 832 m [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Escalona del Prado (Provinco Segovio)
Escalona del Prado (Provinco Segovio)
DEC
Situo de Escalona del Prado
Escalona del Prado (Hispanio)
Escalona del Prado (Hispanio)
DEC
Situo de Escalona del Prado

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Escalona del Prado [+]
vdr
Escalona del Prado en la provinco Segovio.

Geografio

redakti

Ĝia municipa teritorio okupas totalan areon de 31,79 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 498 loĝantojn. Ĝi perdis loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono, fakte 100 el 1991.

Ĝi distas 30 km de Segovio, provinca ĉefurbo kaj limas kun municipoj Aldea Real, Aguilafuente, Sauquillo de Cabezas, Mozoncillo, Torreiglesias kaj Escobar de Polendos.

Historio

redakti

La areo apartenis unue al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado.

La markizlando de Escalona, kreita de la reĝo Karolo la 2-a la 12an de Junio 1679 por Íñigo de Acuña y Castro (1630-1696) —kiu estis aĉetinta la urbon al Pedro de la Cerda— nomiĝis laŭ tiu municipo.

La loko nomita El Prado (LA Herbejo), estis uzita kiel flughaveno dum la Hispana Enlanda Milito kaj poste por ĉampionadoj de aviadmodelismo.

Aktualo

redakti

Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj, legomoj kaj terpomoj) kaj brutobredado (ŝafoj) kaj rilata komercado. Lastatempe funkciado kiel dormurbo kaj de servoj plej ekgravis, kune kun gastigado, konstruado kaj tiel plu. Gravas piedirado tra naturaj lokoj. De la historia pasinteco restis tre diversaj vizitindaj vidindaĵoj.

Vidu ankaŭ

redakti