Escarabajosa de Cabezas
Escarabajosa de Cabezas [eskarabaĤOsa dekaBEzas] estas municipo en la centro de la provinco Segovio, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al la administracia dividaĵo Partido Judicial de Segovia (jurisdikcia partio de Segovio) en la sudoriento de la provinco kaj ene de la teritorio de la komarko Campiña Segoviana. La loknomo Escarabajosa de Cabezas estas etimologie komprenebla kiel Skarabejo de Montetoj.
Escarabajosa de Cabezas | |||
---|---|---|---|
municipo en Hispanio vd | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 40291 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 276 (2024) [+] | ||
Loĝdenso | 17 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 41° 6′ N, 4° 12′ U (mapo)41.104444444444-4.1933333333333Koordinatoj: 41° 6′ N, 4° 12′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 884 m [+] | ||
Areo | 16 km² (1 600 ha) [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Escarabajosa de Cabezas [+] | |||
Geografio
redaktiĜia municipa teritorio okupas totalan areon de 16,04 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 289 loĝantojn. Ĝi perdis loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono, fakte 420 el la 1960-aj jaroj.
Ĝi distas 27 km de Segovio, provinca ĉefurbo kaj limas kun municipoj Mozoncillo, Escobar de Polendos, Tabanera la Luenga, Yanguas de Eresma kaj Cantimpalos.
Historio
redaktiLa areo apartenis unue al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado.
Aktualo
redaktiTradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj, vitejoj, legomoj kaj terpomoj) kaj brutobredado (ŝafoj) kaj rilata komercado. Lastatempe funkciado kiel dormurbo kaj de servoj plej ekgravis, kune kun gastigado, konstruado kaj tiel plu.