Escobar de Polendos

Escobar de Polendos [eskoBAR depoLENdos] estas municipo en la centro de la provinco Segovio, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al la administracia dividaĵo Partido Judicial de Segovia (jurisdikcia partio de Segovio) en la sudoriento de la provinco kaj ene de la teritorio de la komarko Campiña Segoviana. La loknomo Escobar de Polendos estas etimologie komprenebla kiel Genistejo de Polendos, alude al abundaj genistoj.

Escobar de Polendos
municipo en Hispanio
Administrado
Poŝtkodo 40393
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 176  (2023) [+]
Loĝdenso 4 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 5′ N, 4° 8′ U (mapo)41.090555555556-4.1308333333333Koordinatoj: 41° 5′ N, 4° 8′ U (mapo) [+]
Alto 903 m [+]
Areo 39,65 km² (3 965 ha) [+]
Escobar de Polendos (Provinco Segovio)
Escobar de Polendos (Provinco Segovio)
DEC
Escobar de Polendos
Escobar de Polendos
Situo de Escobar de Polendos
Escobar de Polendos (Hispanio)
Escobar de Polendos (Hispanio)
DEC
Escobar de Polendos
Escobar de Polendos
Situo de Escobar de Polendos

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Escobar de Polendos [+]
vdr
Escobar de Polendos en la provinco Segovio.
Pinillos de Polendos.

Geografio redakti

Ĝia municipa teritorio okupas totalan areon de 39,65 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 168 loĝantojn. Ĝi perdis loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono, fakte preskaŭ 600 el la 1910-aj jaroj.

La municipo konsistas el jenaj loĝlokoj:

  • Escobar de Polendos, 32 loĝ. (2020)
  • Parral de Villovela, 3 loĝ. (2020)
  • Peñarrubias de Pirón, 20 loĝ. (2020), en la foto de la tabelo
  • Pinillos de Polendos, 55 loĝ. (2020)
  • Villovela de Pirón, 55 loĝ. (2020)

Ĝi distas 17 km de Segovio, provinca ĉefurbo kaj limas kun municipoj Mozoncillo, Escalona del Prado, Torreiglesias, Escarabajosa de Cabezas, Cantimpalos kaj Cabañas de Polendos.

Historio redakti

La areo apartenis unue al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado.

Inter la popolnombrado de 1857 kaj la antaŭa kreskis la municipo, ĉar ĝi aligis la teritoriojn de Parral de Villovela, Peñarrubias, Pinillos de Polendos kaj Villovela de Pirón.

Aktualo redakti

Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj, legomoj kaj terpomoj) kaj brutobredado (ŝafoj) kaj rilata komercado. Lastatempe funkciado kiel dormurbo kaj de servoj plej ekgravis, kune kun gastigado, konstruado kaj tiel plu. Gravas piedirado tra naturaj lokoj. De la historia pasinteco restis tre diversaj vizitindaj vidindaĵoj.

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti