Esperanto Antaŭen

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

Esperanto Antaŭen fondiĝis en aprilo 2001 kun la subteno de esploraj sciencistoj ĉe la Elektra Esplora Centro Alstom en Baden-Dättwil, Svisio, kune kun individuaj esperantistoj el kvar kontinentoj. Aldone al la manaĝerado de la Kalgaria Esperanto-Centro, ofertante kursojn de Esperanto kaj eventojn, Esperanto Antaŭen ankaŭ prizorgas la Dorothy Hawley Esperanto Library (bibliotekon de Dorothy Hawley). Vizitantoj de la biblioteko povas legi revuojn, bultenojn kaj aliaj eldonaĵojn de pli ol 30 landoj kaj centojn da libroj (plejparte donacitaj de la persona kolekto de Dorothy Hawley). La biblioteko ankaŭ enhavas malgrandan kolekton de filmoj, muzikaj kasedoj kaj kompaktdiskoj.

En 2004 Esperanto Antaŭen proponis, ke la 7a Tut-Amerika Kongreso de Esperanto venu al Kalgario en 2007.

Eksteraj ligiloj redakti