Tiu ĉi artikolo temas pri la ĉeĥa eldonejo. Por pliaj signifoj de la vorto "Espero" vidu Espero.

Espero Publishing estas ĉeĥa eldonejo de magistro Bohumil Bouzek el Ústí nad Labem. La eldonejo publikigis ĉeĥlingve elangligitan fakan verkon Baza ĉela biologio, en kiu troviĝas dupaĝa reklamo pri Esperanto kaj pri la ĉeĥa eldonejo de esperantaĵoj KAVA-PECH. La TTT-ejo de la firmao http://www.espero.cz[rompita ligilo] havas ankaŭ sian Esperantan version http://www.espero.cz/eo/esperante.html[rompita ligilo], en kiu estas priskribita la historio de la firmao kaj promesita baldaŭa aperigo de kemia vortaro en la lingvoj ĉeĥa, angla kaj Esperanto.