Espirdo [esPIRdo] estas municipo en la centrosudo de la provinco Segovio, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al komarko Tierras de Segovia (Teroj de Segovio) en la sudo de la provinco. La loknomo Espirdo estas etimologie komprenebla kiel Spirito, ĉar temas pri fonetika adapto de la hispanlingva vorto "espíritu". Tiukadre aperas blanka kolombo en la blazono, kiel simbolo de la Sankta Spirito.

Espirdo
municipo en Hispanio Redakti la valoron en Wikidata vd

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 40191
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 1 543  (2023) [+]
Loĝdenso 62 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 0′ N, 4° 4′ U (mapo)40.9975-4.0733333333333Koordinatoj: 41° 0′ N, 4° 4′ U (mapo) [+]
Alto 1 062 m [+]
Areo 25 km² (2 500 ha) [+]
Espirdo (Provinco Segovio)
Espirdo (Provinco Segovio)
DEC
Situo de Espirdo
Espirdo (Hispanio)
Espirdo (Hispanio)
DEC
Situo de Espirdo

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Espirdo [+]
vdr
Espirdo en la provinco Segovio.
Panoramo.

Geografio

redakti

Ĝia municipa teritorio estas formata de Espirdo, La Higuera kaj Tizneros; ĝi okupas totalan areon de 26,01 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 1 452 loĝantojn. Ĝi ne perdis loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono, sed male post malgranda malaltiĝo post la 1960-aj jaroj ĝi fakte akiris 1 200 el la jaro 1991 pro sia funkciado kiel serva urbo de la provinca ĉefurbo.

Ĝi distas nur 7 km de Segovio, provinca ĉefurbo kaj limas kun municipoj Cabañas de Polendos, Brieva, Basardilla, Bernuy de Porreros, Torrecaballeros, La Lastrilla kaj Trescasas.

Historio

redakti

Estas restaĵoj de antaŭromia kaj romia epokoj. La areo apartenis unue al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado. En 1086 ĝi estis konata kiel Spiritu kaj en 1247 kiel Spiritu de Ruviales. En la 16-a jarcento ĝi ekhavis la nomon Espirdo.

Aktualo

redakti

Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj, vitejoj, legomoj kaj terpomoj) kaj brutobredado (ŝafoj) kaj rilata komercado. Lastatempe funkciado kiel dormurbo kaj de servoj plej ekgravis. De la historia pasinteco restis tre diversaj vizitindaj vidindaĵoj kiel la preĝejo de Sankta Petro kaj romanikaj elementoj de la ermitejo.

Vidu ankaŭ

redakti