Esteban Emilio Mosonyi
Esteban Emilio MOSONYI estas hungara kaj venezuela esperantisto. Li naskiĝis en Hungario en 1939 kaj transloĝiĝis al Venezuelo kiel infano. Unuafoje li eklernis esperanton en 1955, post konatiĝi al Lino Moulines, poste li denove kontaktiĝis kun la lingvo en 1973 kaj ĝin ellernis. Ĝis nun (2009) estas membro de Venezuela Esperanto-Asocio, kaj eminenta antropologo specialisto pri la indiĝenaj lingvoj en Venezuelo, fama poligloto.[1]
Esteban Emilio Mosonyi | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 30-an de novembro 1938 (86-jaraĝa) |
Lingvoj | Esperanto |
Ŝtataneco | Hungario Venezuelo ![]() |
Familio | |
Frat(in)o | Jorge Carlos Mosonyi ![]() |
Okupo | |
Okupo | esperantisto (1955–) ![]() |
Lia frato estis Jorge Carlos Mosonyi.
Referencoj
redakti- ↑ Fonto: Liba kaj Floreal Gabalda, "Kroniko de Venezuela Esperanto-Asocio". Karakaso, 70-A Datreveno de la Fondiĝo de la Asocio kaj la Unua Venezuela Esperantista Renkontiĝo en la jaro 1982-a. Metia libro farita mane de Floreal kaj Liba Gabalda, poste donacita al Venezuela Esperanto-Asocio, 16-a paĝo.