Estro (vidilaj ludoj)

(Alidirektita el Estro (videoludo))

En vidilaj ludoj, la estro (el la angla Boss) aŭ (laŭ pluraj aliaj naciaj lingvoj) la fina kontraŭulo estis origine la lasta venkenda fikciulo, fine de ĉiu nivelo. Ŝi aŭ li nepras esti pli fortika (ŝi aŭ li posedas pli da vivpotenco) kaj kutime estas la estro de la pli facile venkeblaj malamikoj antaŭe eliminitaj. Estroj aperas en multaj vidilaj ludoj, kiel Objektivaj kaj subjektivaj pafludoj, platformaj ludoj, Rolludoj kaj mitraladaj ludoj.

Impona estro en la 2006-a videoludo Shadow of the Colossus ("Ombro de la Koloso")

Tiu esprimo ĝeneraliĝis por esprimi ĉiuj aparte fortikaj AI-uloj. Ekzemple en kelkaj agludoj, oni povas mortigi kvantojn da malamikoj kiu pereas post kelkaj kugloj, sed por ritmi la ludadon, oni devas foje-foje maleviti estrojn, kiuj postulas pli da tempo kaj lerteco por venki. Ofte la estroj ŝtupe plifortikas. La lasta estas do la Estrego, dum la aliajn oni nomas la Estretojn. Estroj povas ankaŭ havi pli da personeco, scenara gravo en la intrigo, dum la aliaj malamikoj estas nur sublakeoj.

Ankaŭ la estro eblas konsisti el la kaŝita malamiko, kiun oni ne batalas, sed kiu regas la aliajn kontraŭulojn (Monkey Island).

En plejparto de vidilaj ludoj, ne ĉiam necesas mortigi ĉiun por antaŭeniri, sed male nepras venki la estrojn por finfini la nivelon, aŭ eĉ la tutan vidilan ludon. Ili tamen kelkfoje malaperas per si mem post tempolimo (Tumiki Fighters).

Reade en la mitraladaj ludoj, la estroj estas ne venkeblaj, krom per unu vunda punkto, kiel ekzemple la okulo.