Ethelbert (m. verŝajne la 8-an de novembro 780) estis ĉefepiskopo de Jorko, Anglio, de 766 al sia morto.

Familio; frua vivo redakti

Li estis parenco de sia antaŭulo, Egbert, kiu estis frato de Eadbert, reĝo de Northumbria de 737 al 758. Li edukiĝis ĉe Jorko en la lernejo fondita de Egbert, kiu ordenis lin kaj nomumis lin estro de la lernejo. Alcuinus laŭdis Ethelbert pro lia klereco kaj pro lia severa tamen simpatia personeco.

Ethelbert ege ŝatis librojn kaj estigis granda biblioteko ĉe Jorko - eble tiutempe la plej granda eŭropa libraro ekster Romo. Krom religiaj libroj, ĝi enhavis verkojn de greka kaj latina literaturoj. Li multe vojaĝis por akiri librojn.

Ĉefepiskopo redakti

La 19-a de novembro 766 Egbert mortis, kaj Ethelbert sekvis lin kiel ĉefepiskopo. Li konsekriĝis la 24-an de aprilo 767, kaj en 773 ricevis la paliumon de papo Hadriano la 1-a.

Li decidis rekonstrui la katedralon de Jorko, kaj nomumis Eanbald (lian sekvulon) kaj Alcuinus por estri la laboron.

El Jorko li sendis misiistojn al paganaj landoj de Eŭropo, ekzemple Ludgeron.

En 774 li kunvenigis konsilion kiu detronigis kaj ekzilis Alhred, reĝon de Northumbria.

En 780 li konsekris Eanbald la 1-an kiel kunepiskopo de Jorko kaj konfidis al Alcuinus la lernejon kaj bibliotekon. Li mem retiris sin al monaĥa ĉelo. La 29-an de oktobro li konsekris la rekonstruitan katedralon de Jorko, dek tagojn antaŭ sia morto (kvankam laŭ la Anglosaksa Kroniko li mortis la sekvantan jaron, 781).