Eugen Macko
Eugen MACKO [Ojgn Mako] (naskiĝis en 1943 en Szabadka) estas germana esperantisto.
Li estas diplomita inĝeniero, doktoro pri filozofio kaj instruisto pri jogo.
Li studis konstruteknikon je la Universitato de Beogrado, sed laboris nur 3 jarojn kiel konstruinĝeniero en Germanio. Tuj poste li studis filozofion, internacian politikon kaj socipsikologion ĉe la Munkena Universitato. Li ekzercas jogon ekde la infanaĝo kaj fariĝis joginstruisto laŭ la normoj de la Eŭropa Jogo-Unio (EYU).
Li esperantistiĝis post la sperto de la internacia etoso en la 74-a UK 1989 de Brajtono.
Li estas vicprezidanto de la Federacio de EDE (Eŭropo - Demokratio - Esperanto) ekde 2007 kaj same vicprezidanto de ĝia germana sekcio Europa - Demokratie - Esperanto ekde 2008.
Distingoj
redaktiLa 6-an de decembro 2012 Prezidento de Pollando Bronisław Komorowski dekrete atribuis al li la altan ŝtatan ordenon: Kavaliran Krucon de la Ordeno de Merito por Respubliko Pollando pro la popularigo de Esperanto kiu estas la akiraĵo de pola kulturo. La proponon por tiu grava distingo faris Pola Asocio Eŭropo - Demokratio - Esperanto (EDE-Pollando) ([1]) okaze de la 125-jara Jubileo de Esperanto. La enmanigo de la kruco okazis en la Grandpolia Vojevodiejo en Poznano la 25-an de marto 2013 kien la Kavaliro de la Ordeno Eŭgeno Macko estis invitita kiel honora gasto. La Kavaliran Krucon de la Ordeno de Merito por Respubliko Pollando persone enmanigis la Vojevodo de Grandpolio Piotr Florek (vidu la foton: [2]).
Verkoj
redakti- Filozofiaj verkoj en germana lingvo, tradukitaj al Esperanto: "Limo kaj fino de la Hegela dialektiko", "La Rosenzweiga nova pensado de la dialogiko", "La ne-dialektika ontologio de Heidegger". La laboraĵoj estas kunigitaj en unu libro sub la titolo: "Dialogiko je la fino de la dialektiko"
- Diversaj recenzoj, komentoj, filozofiaj, politikaj kaj socipsikaj eseoj en diversaj ĵurnaloj kaj interretaj listoj.
Referencoj
redaktiEksteraj ligiloj
redakti- (el Retarkivo 2014)
- Sinprezento de Eugen Macko kiel kandidato de EDE (en la germana)