Evangelia lernejfondaĵo (EKD)

La Evangelia lernejfondaĵo (EKD) (germane: Evangelische Schulstiftung in der EKD, mallongigo: ESS EKD) estas institucio de la Evangelia Eklezio en Germanio (EKD) evoluigante la protestantisman instruadon en Germanio. La fondaĵo fonditis en 1994, al kiu apartenas 19 filiaj eklezioj germanaj. La sidejo troviĝas en Hannover-Herrenhausen, rekte ĉe la supera eklezia administradejo de EKD.

Evangelia lernejfondaĵo (EKD)
fondaĵo
Dum 1994 –
Fondodato 1994
Sidejo [[]], [[]]
Retejo [http:// Oficiala retejo]
Jura formo fondaĵo
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr
En Erfurto ĉe Augustmauer nr 1 troviĝas la lernejfondaĵa filio por Meza Germanio

TaskojRedakti

La fondaĵo antaŭenpuŝas la evangelian instruadon en Germanlando fokusigante ĉefe la Novajn Federaciajn Landojn. Ĝis 2012 fonditis jam pli ol 160 lerniginstitutoj evangeliaj. La fondaĵo konsiladas kaj apogas lernejfondiniciativojn helpante ellabori pedagogiajn konceptojn aŭ lernejajn profilojn. Subtenatas oni ĉe administrado, lernejevoluigo, juraj problemoj, financado. Alia fokuso estas la pluklerigo de lernejestroj kaj instruistoj. Regule publikigatas informoj pri lernejfondoj kaj diversaj aliaj utilaj materialoj. Siajn proprajn monajn rimedojn ĝi ĉerpas ĉefe el mondonacoj.

Ekzemplo por lernejo administrita fare de tiu ĉi organizaĵo estas la Konsilantargimnazio evangelia de Erfurto.

LiteraturoRedakti

  • Lasst einen neuen Geist euer Denken bestimmen. 20 Jahre Evangelische Schulstiftung in der Evangelischen Kirche in Deutschland. Eldonis Annerose Fromke kaj Alexander Dölecke, Hannover 2014.

Eksteraj ligilojRedakti