La Evening Chronicle (Vespera kroniko), nune referencata kiel The Chronicle, estas ĉiutaga ĵurnalo produktita en Newcastle upon Tyne, kiu kovras la areojn de Tyne and Wear, suda Northumberland kaj nordon de la graflando Durham. La Evening Chronicle estas publikigita de ncjMedia, nome divizio de Reach plc. Ĝi havis cirkuladon de 26,811 en 2016, sub −12.3% de jaro al jaro.[1]

La Chronicle originiĝis kiel Newcastle Chronicle, fondita en 1764 kiel ĉiusemajna gazeto fare de Thomas Stack. Tiu gazeto estis posedata de liaj posteuloj ĝis 1850, kiam ĝi estis vendita al grupo estrita de Mark William Lambert, loka negocisto.

Notoj redakti