Evitema personeca perturbo

La evitema personeca perturbo (EPP) estas speco de personeca perturbo, longdaŭra mensa malsano.

Simptomoj redakti

Homoj diagnozitaj de la evitema personeca perturbo estas sociale inhibiciitaj, signifante ke ili estas hontemaj kaj timaj de sociaj situacioj.[1] Ili sentas, ke ili ne estas bonaj homoj kaj timiĝas, atendante ke homoj malakceptus ilin.[1] Ili estas sentegemaj kiam aliaj homoj diras malpozitivaĵojn aŭ mavaĵojn pri ili.[1]

Diagnozo redakti

Psikiatriistoj kaj aliaj menssanaj profesiuloj diagnozas homojn je EPP per libro nomita la Diagnoza kaj Statistika Manlibro de Mensaj Malordoj. Ili ekzamenas agmanieron kaj sentojn de homo. Se tiu havas kvar aŭ pli ol kvar el tiuj ĉi signoj, la DSM diras, ke tiu suferas de EPP.[2]

  1. Evitas laborpostenojn aŭ okupojn kiuj postulas multe da interkontakto kun aliaj homoj pro timega de malakcepto aŭ kritiko
  2. Ne volas engaĝi homojn sen certeco, ke la alia homo ŝatas tiun
  3. Estas sinhaltiga aŭ rezerva en koramikecoj kaj ne permesas aliulojn tro proksimiĝi pro timo de mava sentigo
  4. Pensadas pri kritikiĝo aŭ malakceptiĝo en socialaj situacioj
  5. Sentas sin inhibiciita dum renkonti homojn pro la sento, ke tiu ne estas tiom bona kiel aliuloj
  6. Sentas sin kiel malkapabla sociumanto, malbela, aŭ pli mava ol aliuloj
  7. Ne ŝatas riski aŭ fari novajn aĵojn ĉar ili povus embarasiĝi aŭ tristiĝi

La simptomoj de EPP estas tre pli severaj ol normala hontemeco.[1]

Referencoj redakti

  1. 1,0 1,1 1,2 1,3 . Avoidant Personality Disorder. eMedicine (4-a de marto 2008). Alirita 26-a de januaro 2010.
  2. Emmelkamp, Paul M. G.. (2007) Personality Disorders. Psychology Press, p. 14. ISBN 0415385180.

Aliaj retejoj redakti