Ewa Paradies (la 17-an de decembro 1920 Lębork – la 4-an de julio 1946 Gdańsk) estis dum la Dua Mondmilito gardistino en koncentrejo Stutthof.

Ewa Paradies
Ewa Paradies ekzekutita per pendumo
Ewa Paradies ekzekutita per pendumo
Persona informo
Naskiĝo 17-an de decembro 1920 (1920-12-17)
en Lębork / Lauenburg
Morto 4-an de julio 1946 (1946-07-04) (25-jaraĝa)
en Biskupia Górka, Gdańsk, Pollando
Mortokialo pendumo
Lingvoj germana
Ŝtataneco Germanio
Okupo
Okupo torturer • concentration camp guard
Konata kiel Gardistino en nazia koncentrejo Stutthof
vdr
Ekzekuto de gardistaro de koncentrejo Stutthof la 4-an de julio 1946. Paradies estas dua de maldekstre.

Biografio redakti

En aŭgusto de 1944 ŝi forveturis en koncentrejon Stutthof SK-III por ekzercci kiel gardistino. En oktobro de 1944 ŝi estis alikomandita en koncentrejon Bromberg-Ost (filia virina koncentrejo Stutthof) kaj en januaro de 1945 reen en la ĉefan koncentrejon Stutthof. En aprilo de 1945 ŝi akompanis unu el lastaj transportoj de malliberigitoj en la filian koncentrejon en Lauenburg kaj poste ŝi fuĝis.

Postmilita periodo redakti

Ŝi estis militkaptita kaj akuzita ĉe juĝejo en proceso Stutthof. Unu el atestantinoj atestis, ke ŝi ordonis al grupo de la malliberigitaj virinoj, por ke ili senvestiĝu en frostiga vintra vetero, poste ŝi verŝis ilin per glacie malvarmega akvo kaj se la virinoj ekmoviĝis, ili estis batitaj. Pro sia brutala konduto, inkluzive de kaŭzo de morto de kelkaj malliberigitinoj, ŝi estis kondamnita al morto. Publike ŝi estis ekzekutita per pendumo sur monteto Biskupia Górka proksime de Gdańsk la 4-an de julio 1946.

Eksteraj ligiloj redakti