Malfermi la ĉefan menuon

Lauenburg (Elbo)

urbo en Germanio

Lauenburg (Elbo) estas eta urbo ĉe la rivero Elbo en sudorienta Ŝlesvigo-Holstinio, sude de Lubeko. Ĝi donis sian nomon al historia mezepoka duklando kaj al la nuna distrikto Duklando Lauenburg, al kiu la urbo apartenas, kvankam la administra centro de la distrikto situas en la najbara urbo Ratzeburg. Fine de decembro 2018 la urbo havis 11444 loĝantojn.

Lauenburg
Blazono
Lauenburg-Elbe in RZ.svg
Federacia lando Ŝlesvigo-Holstinio
Distrikto Distrikto Duklando Lauenburg
Urborajtoj Urbo (Stadt)
Koordinatoj 54°27′45″N 09°05′45″O  /  54.4625°N, 9.09583°O / 54.4625; 9.09583 (Lauenburg (Elbo)) (mapo)Koordinatoj: 54°27′45″N 09°05′45″O  /  54.4625°N, 9.09583°O / 54.4625; 9.09583 (Lauenburg (Elbo)) (mapo)
Alto super la marnivelo 49 m
Areo 9,54 km²
Loĝantaro 11444 (stato 2018-12-31) [fonto: landa statistika oficejo]
Telefona antaŭkodo 04153
Poŝtkodo 25866
Aŭtomobila kodo RZ
Oficiala Municipokodo 01053083
Komunumestro Andreas Thiede
Adreso de la administrejo Amtsplatz 6
21481 Lauenburg/Elbe
Oficiala retejo https://www.lauenburg.de/
Information icon.svg
vdr

Apud Lauenburg troviĝas strata kaj fervoja ponto trans la Elbo.

La urbo estis fondita en la jaro 1182 fare de Bernardo de Askanio, la antaŭulo de la dukoj de Lauenburg. Lauenburg estis duklando ĝis 1689. La areo de la mezepoka feŭdo estis proksimume identa al la hodiaŭa distrikto. En la Mezepoko Lauenburg estis komercejo sur la Malnova Salstrato kiu transpasis la Elbon ĉi tie. Hodiaŭ ĝi estas la suda finpunkto de la Elbo-Lubeko-kanalo.

Internacia kunlaboroRedakti

Partneraj urboj

Ido kaj EsperantoRedakti

En 1931 tie okazis la Ido-konferenco.

Eksteraj ligilojRedakti