Fámjin (dane: Famien) estas vilaĝo sur insulo Suðuroy de Ferooj. Ĝi estas la sola komunumo de distrikto Fámjin, kun ĉ. 120 loĝantoj.

Geografio redakti

 
Panoramo pri Fámjin

La vilaĝo situas sur okcidenta bordo de la insulo, inter altaj montoj. Super la vilaĝo troviĝas Kirkjuvatn, plej granda lago de Suðuroy kaj 9-a plej granda lago de Ferooj.

Historio redakti

 
Preĝejo de Fámjin

La unua skriba mencio de la vilaĝo okazis en la hundoletero, skribita en 1350-1400. La preĝejo de Fámjin estis konstruita en 1875. Krom runŝtono oni rezervas tie la unuan ekzempleron de la flago de la Ferooj, kiun pretigis la tie naskiĝinta jur-studento Jens Olivur Lisberg kaj liaj kamaradoj en 1919, en Kopenhago.

La 25-an de marto 2005, tie subskribis la Per Stig Møller - dana ministro pri eksteraj rilatoj - kaj Jóannes Eidesgaard - ĉefministro de Ferooj - la Traktaton de Fámjin, kiu certigis unuafoje por la aŭtonoma insularo la eblecon por memstaraj eksteraj rilatoj kaj sekureca politiko.

Eknonomio redakti

Fámjin situas sur avantaĝa loko pro la fiŝkaptado, ĉar la tieaj akvoj estas riĉaj je fiŝoj. La fiŝkaptaj boatoj eliras somere el protektata haveno al la maro, vintre oni rezervas ilin en boatejoj. Simile al aliaj vilaĝoj, la fiŝkaptado kaj ŝafobredado estas parto de la ĉiutaga okupiteco. Oni kolektas kaj buĉas la boĉ-maturajn ŝafojn en oktobro. La loĝantoj de la vilaĝo kultivas terpomon kaj betojn, kaptas birdojn. Lastfoje oni establis tie salmobredejon, kiu certigas plian laboron por la lokanoj.

Trafiko redakti

Fámjin estas ligata al alia parto de la insulo per sola vojo, kiu kondukas al oriento tra monto al la orient-borda Øravík.

Personoj redakti