Flago de la Ferooj

(Alidirektita el Flago de Ferooj)

La flago de la Feroaj Insuloj estas skandinava kruco, simile al aliaj nordiaj flagoj de la tradicio metita de Dannebrog. La flago estas nomata Merkið kio signifas "la standardo". Ĝi similas al la flago de najbara Norvegio kaj Islando.

Flago de la Ferooj
Flago de la Ferooj
Flago de la Ferooj
nacia flago
Kromnomo Merkið
Uzo 110110
Proporcio 8:11
Priskribo Blanka kun ruĝa skandinava kruco skizita en blua.
Oficialigo 25-a de aprilo 1940
vdr

Historio redakti

La flago estis pensita en 1919 de Jens Olivur Lisberg kaj aliaj dum ili studis en Kopenhago. La unua fojo kiam la Merkið estis hisita en Ferooj estis la 22-an de junio en Fámjin. La 25-an de aprilo 1940 la brita okupregistaro aprobis la flagon por uzo de feroaj ŝipoj. La 25-a de aprilo daŭre estas festita kiel "Flaggdagur" kaj ĝi estas nacia tago. Kun la leĝo de aŭtonomio, la 23-an de marto 1948, la flago estis finfine rekonita de la Dana Registaro kiel la nacia flago de Ferooj. La origina kopio de la flago estas montrita en preĝejo de Famjin.

Vidu ankaŭ redakti