Féodor Jelenc

franca esperantisto

Féodor JELENC (1911 - 9-a de aŭgusto 2001) estis franca esperantisto kaj dumviva membro de UEA, iama delegito en Alĝerio kaj en Châtellerault (Francio). Esperantisto de la 1930-aj jaroj, li multjare aktivis en kastelo Greziljono, verkis multajn botanikajn artikolojn kaj lastatempe kunlaboris tiufake en la reviziado de PIV.