Fărău
komunumo en Rumanio
Fărău [fərəŭ] (hungare: Magyarforró) estas komunumo en Rumanio sudoriente de Ocna Mureş. Administre apartenas al ĝi: Heria, Medveş, Sânbenedic, Şilea.
Loĝantaro redakti
En 1910 ĝi havis 1 124 loĝantojn (rumanoj, hungaroj), en 1992 736 (rumanoj).
Historio redakti
Ĝia unua mencio estas en 1299. En la mezepoko ĝi estis hungara servutulvilaĝo. Ĝis 1919 ĝi apartenis al Hungario (Alsó-Fehér).
Fonto redakti
- Magyar nagylexikon, 1-18., 1993-2004, Budapest.
- Loknomvortaro de Transilvanio kaj de Moldavio (Rumanio)
Renomaj personoj redakti
- Voichiţa Căprariu (n. 6-a de januaro 1935): pentristino.