Shirak Sports Club (armene: Շիրակ Մարզական Ակումբ), ofte konata kiel Shirak, estas armena futbala klubo de la urbo Gjumri, en la provinco Ŝirako. Fondita en 1958, la hejma loko de la klubo estas la Urga Stadiono de Gjumri.

La Urba Stadiono de Gjumri

Shirak estas unu el la plej malnovaj futbalaj kluboj en Armenio kaj estas la sola teamo kiu partoprenis ĉiujn sezonojn de la Armena Supera Ligo. Ili iĝis ĉampionoj de la Armena Supera Ligo en 1992, 1994, 1999 kaj 2012-2013 kaj levis la Armenan Pokalon dum la 2011-12-sezono. Ili ankaŭ gajnis la Armenan Pokalon en 1996, 1999, 2003 kaj 2013.