La FLAM-analizo estas unu el la teknikoj uzataj kaj de la publika administracio kaj de la privataj entreprenoj kiel ilo por administrado de la kvalito. Ĝi konsistas el analizo, kiu pretendas identigi la internajn faktorojn (fortojn kaj malfortojn) de la organizaĵo kaj ankaŭ ties eksterajn faktorojn (oportunojn kaj danĝerojn). Ĉi tiuj faktoroj kondiĉas kaj la aktualan staton de la organizaĵo kaj ties estontan disvolviĝon.

Ĝi estas konata en multaj lingvoj kiel SWOT-analizo, pro la originala angla mallongigo de vortoj: Strengths (Fortoj), Weaknesses (Malfortoj, lamaĵoj), Opportunities (Oportunoj, avantaĝoj) kaj Threats (Danĝeroj aŭ Minacoj).

Ĉi tiu akronimo povas esti prezentita laŭ tabelo:

POZITIVAĴOJ
por atingi la celon
NEGATIVAĴOJ
por atingi la celon
Fortoj Lamaĵoj
Internaj faktoroj propraĵoj de la projekto, aŭ de la teamo,
donante avantaĝojn super aliaj
propraĵoj, kiuj malfortigas la projekton
Avantaĝoj Minacoj
Eksteraj faktoroj malkaŝaj faktorojn, kiuj proponas kromajn ŝancojn por atingi la celon probablaj faktoroj, kiuj povas malfaciligi la atingon de la celo