FLIV

FLIV, portugala mallongigo por Festival Literário de Votuporanga (literatura festivalo de Votuporango), estas ĉiujara multkultura evento, kiu kunigas diversajn agadojn ligitajn al literaturo, aliaj artoj kaj kulturo. Ĝi aperis en 2011, anstataŭigante la tradician librofoiron de Votuporango okazinta ekde 2006.

La misio de FLIV estas antaŭenigi la kutimon pri legado, kuraĝigante la loĝantaron fari tion ekde infanaĝo, per iniciatoj, kiuj helpas la aliron al libroj kaj scioj.

La festivalo havas en sia programo, krom babiladojn kun grandaj nomoj de la nacia literaturo, rakontajn kunsidojn, muzikajn spektaklojn, teatrajn kaj dancajn prezentadojn, metiejojn, seminariojn kaj spacojn celantaj la ekspozicion kaj vendon de libroj.

[1]

Referencoj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti