OBA-Festivalo

OBA-Festivalo (portugale OBA Festival) estas ĉiujara muzika evento kiu naskiĝis en 2007 el la kuniĝo de malnovaj karnavalaj blokoj de la brazila urbo Votuporango, rezultante la komencon de noviga karnavalo, kiu estas konsiderata la dua plej bona en la lando, laŭ enketo farita de la retejo MTV en 2011.

OBA-Festivalo
Oficiala nomo OBA Festival
Speco Loka muzikfestivalo en São José do Rio Preto
Dato Same tiu de karnavalo
Koneksas  kun Karnavalo
vdr

En tiu urbo ĝi okazis 14 foje ĝis 2020, en la Evento-Centro "Helder Henrique Galera" (aŭtovojo Angelo Commar), kiel kvar festotagoj, ekde posttagmezo, sekvata de intensa muzikprogramo ĝis tagiĝo, kun pluraj elektebaj spacoj.

Pro la pandemio pri kovimo la evento ne okazis en 2021 kaj 2022, kaj en 2023 ĝiaj entreprenistoj translokigis la festivalon al la urbo San-Ĵoze-do-Rio-Preto ĉe la Ekspoziciejo "Alberto Bertelli Lucatto".

Gravaj artistoj kiel Ivete Sangalo, Afrojack, Jorge & Mateus, Wesley Safadão, Vintage Culture kaj multaj aliaj famaj artistoj de aŝea muziko kaj ankaŭ de elektronika muziko, funko kaj sertaa muziko jam koncertis ĉe OBA.

[1]

Referencoj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti