Malfermi la ĉefan menuon

Oni kutime atribuas al la franca familio Hottetere la evoluon bekflutan de la formo renesanca al la formo baroka. Ili disvolvis la ideon de pli konusa boraĵo, kiu ebligis pli grandan tonetendon. Ankaŭ ili ekigis la konstruadon de muzikiloj en sekcioj artikaj, kiu ebligis alĝustigon de la agordo per iomete eltiri unu sekcion kaj plilongigi la bekfluton.


Pierre Bressan prenis la novenkondukojn francajn Londonen, kaj serio de liaj muzikiloj travivas ĉe la Grosvenor Museum en Chester, Britio. Aliaj ekzemploj troviĝas en aliaj museoj eŭropaj. Thomas Stanseby, samepokulo de Bressan, naskiĝis en Derbyshire, Britio, sed iĝis fabrikisto de muzikiloj en Londono. Li, kune kun lia filo, Thomas Stanesby Juna, estis la aliaj gravaj bekflutfabrikistoj en la frua 18-a jarcento.


La Nurenberga familio Denner estis la plej konataj fabrikistoj en Eŭropo kontinenta ĉe ĉi tiu epoko.


Multaj da bekflutoj modernaj baziĝis sur dimensioj kaj konstruado de travivantaj muzikiloj kiujn Bressan, la Stanesby-oj aŭ la Denner-oj produktis.[1]



REFERENCOJRedakti

  1. Informaĵo pri fabrikistoj resumiĝis el maniknotoj de disko per David Munrow The Art of the Recorder (La Arto Bekfluta), 1975, verkitaj per Edgar Hunt, tiama Ĉefo de Renesanca kaj Baroka Muziko ĉe Trinity College of Music, Londono