Fagopira grio estas grio produktata el fagopiraj grenoj. Ĝi estas populara en la orientslavaj kaj pola kuirartoj kaj tie estas servata sola, ofte kun salo kaj butero, aŭ kiel almanĝaĵo.

Kruda fagopira grio
Fagopira griaĵo kun butero

Fagopira grio estas riĉa je proteinoj, karbonhidratoj kaj mineraloj. Ĝi enhavas la vitaminojn B1 kaj B3 kaj mineralajn kunmetaĵojn de kalcio, fero, fosforo, kalio kaj magnezio. Ĝi estas senglutena.