Senŝeligilo

(Alidirektita el Fajna senŝeligilo)

Senŝeligilo estas tranĉilo per kiu oni povas senŝeligi terpomojn, pomojn, kukumojn ktp. laŭ simpla kaj ekonomia maniero.

Senŝeligilo

La tranĉileto havas foldon, de kiu la malsupra eĝo estas akrigita. La supra eĝo malhelpas ke la tranĉileto profunde tranĉas en la (ter)pomo. La funkciado estas komparebla kun tiu de fromaĝrabotilo.