Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

Fajrero (bulteno) estis informilo de junaj esperantistoj de Ostrava-regiono en la jaroj 1959-1961. Eldonis Esperanto-fako de sindikata klubo de ferfabriko Třinec. Redaktis Jan Werner, administris Vlastimil Kočvara.

La bulteno anstataŭis la antaŭan cirkuleron Tagiĝo (1952-1958), kiu post malfondo de la tutŝtata esperantista organizo en 1952 (sub premo de la komunista reĝimo) sukcese aktivigis la junularon en Ĉeĥoslovakio, pro kio ĝi estus ankaŭ nuligita sub preteksto, ke ĝi estas kluba bulteno, kiu ne rajtas fari tutŝtatan agadon.

En la bultenoj aperadis artikoloj, poemoj, rakontoj, invitiloj al someraj kursoj, konkursoj pri legado de Esperanto-libroj ktp. La originaloj estas stencilitaj, sed la konservitaj numeroj estis ciferecigitaj,

Eksteraj ligoj redakti