Fajrobrigadista preno
Fajrobrigadista preno estas levtekniko evoluigita tiel ke persono povas porti grave vunditan aŭ senkonscian homon al sekureco en kritikaj situacioj kiel eble plej facile. La preno unue estis uzita de fajrobrigadistoj por transporti serioze vunditajn homojn el kritikaj situacioj, tial la nomo. En la lastaj tempoj, la tekniko ankaŭ estas uzata de armeanoj kaj vivsavado. La tekniko ankaŭ trovis sian vojon en batalartoj kaj memdefendo.
Ĝi konsistas esence el portado de la vundito sur la ŝultroj de la portanto.
Eksteraj ligiloj
redakti- Hospital Corpsman Revised Edition (angle) (paĝoj 123-124)