Fallen Astronaut


Fallen Astronaut (Falinta Astronaŭto) estas skulptaĵo de aluminio kreita de Paul Van Hoeydonck. Ĝia alteco estas 8.5 centimetroj. Ĝi estas malgranda figuro, kiu celas reprezenti astronaŭton vestitan kun ĝia kosmovesto kaj intencas omaĝi la astronaŭtojn kaj la kosmonaŭtojn kiuj mortis dum la progreso de la kosma esploro. La homekipo de Apollo 15 metis la skulptaĵon sur la Luno en Hadley Rille la 1-an de aŭgusto 1971, kune kun plato kiu listigas la dekkvar homojn konitajn en tiu epoko kiuj mortis tiel.

Falinta Astronaŭto
Falinta Astronaŭto
Paul Van HoeydonckFallen Astronaut, 1971
Aluminia statuo
8.5 × {{{larĝeco}}} cm
Luno (Mons Hadley)
vdr

La ekipo kaŝis la ekziston de la memorigaĵo ĝis la kompleto de la misio. Post la publika malkaŝo, la National Air and Space Museum petis kaj ricevis kopion de la skulptaĵo. Polemiko sekvis, ĉar Van Hoeydonck faris malsaman interpreton de la akordo farita kun la astronaŭtoj kaj klopodis vendi 950 kopiojn de la statuo. Li haltis pro la insisto de NASA, kiu havas striktan regularon kontraŭ la komerca ekspluatado de la usona kosma programo.

Lokado sur la Luno redakti

Dum la misio Apollo 15, ĵus antaŭ la fino de sia laboro sur la surfaco de Luno je la 1-a de aŭgusto 1971, Scott metis sekrete la skulptaĵon Fallen Astronaut kaj platon listigante la nomojn de ok usonaj astronaŭtoj kaj de ses sovetaj astronaŭtoj kiuj mortis dum ilia servo:

  • Theodore C. Freeman (31-an de oktobro 1964, akcidento de aviadilo)
  • Charles A. Bassett II (28-an de februaro 1966, akcidento de aviadilo)
  • Elliot M. See Jr. (28-an de februaro 1966, akcidento de aviadilo)
  • Virgil I. Grissom (27-an de januaro 1967, incendio en Apollo 1)
  • Roger B. Chaffee (27-an de januaro 1967, incendio en Apollo 1)
  • Edward H. White II (27-an de januaro 1967, incendio en Apollo 1)
  • Vladimir M. Komarov (24-an de aprilo 1967, malfunkcio de paraŝuto dum la reeniro de Soyuz 1)
  • Edward G. Givens Jr. (6-an de junio 1967, trafika akcidento)
  • Clifton C. Williams Jr. (5-an de oktobro 1967, akcidento de aviadilo)
  • Jurij Gagarin (27-an de marto 1968, akcidento de aviadilo)
  • Pavel I. Belyayev (10-an de januaro 1970, malsano)
  • Georgiy T. Dobrovolsky (30-an de junio 1971, problemo de premo dum la reeniro de Soyuz 11)
  • Viktor I. Patsayev (30-an de junio 1971, problemo de premo dum la reeniro de Soyuz 11)
  • Vladislav N. Volkov (30-an de junio 1971, problemo de premo dum la reeniro de Soyuz 11)

Fonto redakti

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Fallen astronaut en la angla Vikipedio.