La falotoksinoj estas grupo de mikotoksinoj produktitaj de la toksa fungo Amanita phalloides kaj aliaj. Ekzistas almenaŭ sep kemiaj kombinaĵoj kun strukturo de cikla peptido. La faloidino estis izolita en 1937 de Feodor Lynen, disĉiplo kaj bofilo de Heinrich Wieland; kaj de Ulrich Wieland de la Universitato de Munkeno.[1] Kvankam la falotoksinoj estas tree toksaj por la ĉeloj de la hepato oni pruvis, ke ili malmulte kontribuas en la tokseco de A. phalloides, ĉar la intesto ne absorbas ilin.[2] Ĉiuokaze tiuj mikotoksinoj troviĝas ankaŭ en manĝeblaj specioj kiel Amanita rubescens.[3]

Kemia strukturo de la faloidino, nome unu falotoksino. Notu la peptidan naturon.

Notoj redakti

  1. Wieland T, Govindan VM (1974). «Phallotoxins bind to actins». FEBS Lett. 46 (1): 351-3. PMID 4429639. doi:10.1016/0014-5793(74)80404-7.
  2. Karlson-Stiber C, Persson H (2003). «Cytotoxic fungi - an overview». Toxicon 42 (4): 339-49. PMID 14505933. doi:10.1016/S0041-0101(03)00238-1.
  3. Litten, W. (marzo de 1975). «The most poisonous mushrooms». Scientific American 232 (3): 90-101. PMID 1114308.