Familia entrepreno

Familia entreprenoFamilia kompanio estas entrepreno kie grandparte unu familio respondecas.

IKEV uzas la nomon familia kompanio kaj difinas ĝin: "kompanio, kie kapitalo apartenas al membroj de unu familio, aŭ almenaŭ grandparte." [1]

Se temas pri malgranda entrepreno kun persona respondeco, do entrepreno laŭ civila juro la tuta familio, aŭ ankaŭ minimume la plej granda parto de la familio laboras en la entrepreno. Laŭlonge de la historio kaj ankoraŭ aktuale en multaj lokoj tutmonde (ĉefe for de industriigitaj landoj) la ekonomio baziĝas ĉefe sur la agado de familiaj entreprenoj ekzemple en agrikulturo de neevoluiĝintaj landoj, kie plej ofte plej aĝaj filoj helpas la patron aŭ la patrinon aŭ ambaŭ. Tio rezultas en abandono de lernejaj devoj aŭ heredo de kaj la metio kaj la resursoj el gepatroj al gefiloj. Tiu herediga ĉeno tre ofte permesas la plutenon de scioj kaj kapabloj por la plibonigo de la rezulto ekonomia ĉu teknika ĉu pure enspeza. Ankaŭ historie gravas la transdono de konaro el ĝenerala vidpunkto aŭ ankaŭ aplikite al la malalta nivelo de kelkaj familiaj entreprenoj ekzemple en kazoj de grandaj entreprenoj (fabrikoj) aŭ valoraj produktofakoj (juvelarto, minoj ktp).

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

  1. Munniksma, F. (1990) International Business Dictionary in 11 languages – Internacia komerca-ekonomika vortaro en 11 lingvoj. Ĉina Esperanto-Eldonejo, Pekino, sub aŭspicio de Instituto por Esperanto en Komerco kaj Industrio, Nederlando (IKEV), paĝo 141, numero 1007 , kapvortoj family company, private company