Family Pastimes [famili pastajmz] (esperante: Amuzaĵoj por Familioj), ekde 1972, produktas ludojn en kiuj la ludantoj estas amikoj. Jam oni produktis iliajn ludojn en pluraj lingvoj kaj ili estas aĉeteblaj en multaj vendejoj en pluraj landoj tra la mondo. Ĉiu el iliaj ludoj celas nutri la spiriton de kunlaborado. Malkiel multaj ludoj de aliaj firmaoj la ludantoj neniam ludas unu kontraŭ la aliaj sed ili kunlabore ludas por atingi ian ludocelon. La celo de la ludo, Sokoj estas ŝanĝi kiom eble plej multe da armiloj en sokojn. Aliaj ludoj havas aliajn celojn. La celo povas esti grimpi monton, krei komunumon, engrenejigi rikolton, aŭ esplori la kosmon.

Eksteraj ligiloj redakti