Sokoj

kunlabora tabulludo

Sokoj estas kunlabora tabulludo kiun Esperanto Antaŭen baldaŭ eldonos. Tiu ĉi ludo estas bazita je la anglalingva ludo "Ploughshares" (Sokoj) fare de la firmao Family Pastimes (Amuzaĵoj por Familioj). Jim Deacove, la estro de Family Pastimes, verkis la originalan anglalingvan regularon por la ludo (© 1996), kaj sugestis ke la ludo taŭgus por la Esperanta komunumo. Pro tiu sugesto, Esperanto Antaŭen prizorgis la kreadon de ĉi tiu kunlabora produkto (© 2004).

Sokoj
ludo
vdr

Historio en la ludo redakti

En Rusio, dum Pasko 1895, la unuaj Duĥoboroj, kiam ili trejniĝis por la armeo, forĵetis siajn armilojn, kaj deklaris ke milito kaj Kristanismo estas neakordigeblaj. Je la 28-a ĝis la 29-a de junio, 1895, okazis la historia forbrulo de pafiloj en diversaj regionoj de Kaŭkazio. Ĉi tiuj kuraĝaj rusaj kristanaj vilaĝanoj rifuzis porti armilojn por la caro, Nikolao la 2-a. Anstataŭe ili kolektis kaj forbrulis la armilojn. Ili traktis tre serioze la Biblian konsilon ŝanĝi armilojn por mortigado en sokojn por nutraĵa kreskado. Tamen, pro iliaj agoj la registaro nomis la Duĥoborojn ŝtatperfiduloj kaj oni batis, vipadis, kaj ekzilis ilin.

La ludado redakti

Ĉiu ludanto estas vilaĝano kaj devas provi kolekti specialajn kartojn por ŝanĝi armilojn en sokojn. Ĉiuvice oni eble povos fari spiritan konverton, profetaĵon kaj/aŭ movi sian peonon. Tamen, oni devas ĉiam movi la kozakajn soldatojn laŭ la numerojn kiujn oni ĵetas per la ĵetkubo. La celo estas transformi kiom eble plej da Armiloj en Sokojn.

Laborantoj por la ludo en Esperanto redakti

Eksteraj ligiloj redakti