Federacia Instituto de San-Paŭlo (Votuporanga-SP)

(Alidirektita el Federacia Instituto de San-Paŭlo (Votuporanga kampuso))

Federacia Instituto de San-Paŭlo, portugala mallongigo IFSP (oficiale ĝi nomiĝas Instituto Federal de Educação, Ciência e Tecnologia de São Paulo), estas federacia eduka publika organizaĵo kun pluraj kampusoj funkciantaj en la subŝtato San-Paŭlo, Brazilo.

IFSP
Instituto Federal de São Paulo (Campus Votuporanga)
Markemblemo de IFSP (2015)
Markemblemo de IFSP (2015)
Sidejo Votuporango

 Brazilo

Celo Edukado
Retejo vtp.ifsp.edu.br
vdr

La 21-an de septembro, 2010, la Ministerio pri Edukado, pere de la ordono n-ro 1.170, rajtigis la funkciadon de la votuporanga kampuso de IFSP, kiu komencis sian agadon la 10-an de januaro 2011, kaj en junio de la sama jaro ĝi gajnis propran sidejon, konstruitan ĉe la avenuo Jerônimo Figueira da Costa, n-ro 3014, kvartalo Pozzobon, en la urbo Votuporango, sur areo donacita de la loka plenuma povo por la instalado de la lernejo.

La votuporanga kampuso celas kunlabori kun la ĉefaj ekonomiaj agadoj en la regiono: Industrioj pri meblo, sukerkano, ekipaĵoj kaj iloj por kortobirdoj kaj kamiona transporta segmento.

[1]

Referencoj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti